La ĝentila giganto
Okaze de mia naskiĝtago, mia frato donacis al mi videodiskon kun rara filmomaterialo el rokbando Gentle Giant. Ĝi estas, laŭ mi, la plej bona rokbando iam ekzistinta, ekzistanta kaj mi timas ke ekzistonta. Tamen, ĝi apenaŭ estas konata hodiaŭ eĉ ne siatempe (la 70-aj jaroj), sed kiuj ĝin konas iĝas nepre fanatikulo!
Ĝia ludstilo estis tute ŝoka kaj neniam antaŭe aŭdita. La bandanoj volonte eniris la vojon de komplikeco, ritme kaj harmonie, sed iom minimaliste; laŭ ili, muziko pli kaj pli banaliĝas do, ili preferis ekspluati la malofte uzatajn rimedojn de muziko anstataŭ iĝi "unu plia rokbando kies celo estas amuziĝi ludante". La muziko foje fluas ĵaze, foje roke, foje mezepokece kaj foje erudite eĉ dodekafonisme. Ili ŝuldas sian ekziston al la tiama ondo de progresiva roko (EL&P, King Crimson inter aliaj) sed atingis la plej altan ŝtupon de originaleco.
En albumoj kaj koncertoj ĉiuj kantas altnivele, foje ĥore per dense interplektitaj komplikaj kontrapunktaj melodioj. Ankaŭ ĉiuj ludas plurajn instrumentojn; per "ludi" mi celas ne nur "sukcese eliri agorditajn notojn" sed "ludi" en ties plena senco! En kelkaj kantoj, foje estas partoj nur kantataj seninstrumente; poste ludataj per akustikaj instrumentoj (bekflutoj, ksilofonoj, violonoj, violonĉeloj, gitaroj, trumpetoj...) kaj poste ludataj per elektraj instrumentoj. Ĉio senhalte kaj en sama kanto!
Do, tial mia scivolemo pri videa materialo de la bando. Ĝis nun mi nur aŭskultadis vinildiskojn (kiujn mi sukcesis aĉeti antaŭ ilia malapero) kaj deŝutitajn MP3-aĵojn sed ne komprenis kiel ili elturniĝis ludi ĉion senembarase. Mi jam scias! Nekredeble bonaj muzikistoj ili estis! La DVD nomiĝas Giant on the box (Giganto en skatol'). Mi entuziasme rekomendas ties aĉeton ĉar, kvankam ne tro longa kaj ne elstarkvalita, la enhavo estas leciono pri alispeca rokludado kun multaj gapindaj momentoj.
Saluton!
Komentas Bertilo, tamen anomine, ĉar mi ne emas registriĝi.
Mi tro malmulte aŭskultis "Gentle Giant", kaj mi tre bedaŭras pri tio, ĉar ĉio, kion mi iam ja aŭdis de tiu grupo, ravis min. Mi aŭdis iom de ilia muziko en la 80-aj jaroj. Al mi ilia muziko ĉiam ŝajnis esence pli ĵaza ol roka, kvankam kompreneble neniel ortodokse ĵaza.
Mi esperas, ke mi iam havos okazon akiri iom da diskoj de la grupo. Espereble ekzistas ankaŭ k-diskoj.
Afiŝita de
Anónimo |
12:43 PM
Jes, ekzistas lumdiskoj, ĉefe korespondaj al vinilaj kaj ankaŭ kompilaĵoj.
En la adreso kie vendiĝas DVD (www.gentlegiantmusic.com/ggm.html) ankaŭ eblas aĉeti du KD-ojn. Alklaku la ligilon "order online" kaj vi vidos pri kio temas. Ekzistas distribua firmao de progresiva roko kiu disvendas lumdiskojn de Gentle Giant (eble iom multekoste...). Ĝi nomiĝas "Musea"; jen la ligilo:
http://www.musearecords.com/onlinestore.php
Afiŝita de
Manolo |
9:20 PM