« Komenco | Dia buŝ' parolas al Bush » | Vivgutoj » | Eklipso kaj desegno » | Sen vortoj » | Nova vizaĝo » | Triopa jubileo » | Ringa Majstro » | Okupi. Rezisti. Produkti. » | Resaluton! » | Marta mardo de sukceso » 

2005-10-26 

Viando, skatoloj kaj lingvo

Mi ĵus legis en forumo soc.culture.esperanto artikolon de Arnold Victor, kiu komentas la originon de la vorto spam el apokopo de spiced ham (spicita ŝinko), ŝinkoviando enskatoligita kiu abundis en la manĝaĵoj de usonaj soldatoj. Poste, pro ĝia abundo kaj ne tro bona kvalito, la produkto malprestiĝiĝis, kaj tial spam iĝis sinonimo de bagatelaĵo aŭ eĉ rubaĵo.

Jen plia anekdoto rilataj al viando, skatoloj kaj lingvo. Kuba amiko rakontis al mi ke, dum la ora epoko de la interrilatoj Sovetio-Kubo, venis multaj rusaj produktoj en la insulon, inter ili, enskatola viando kiun kubanoj nomis rutine rusa viando.

Sed la ligo inter la lingvaĵo kaj la produkto intimiĝis tiel multe, ke nun, kiam Venezuelo ludas la rolon de ĉefprovizanto de Kubo, ĝian enskatolan viandon la kubanoj nomas... venezuela rusa-viando!


Temoj: 

Saluton. Pri venezuela rusa-viando mi prezentis japanlingve en iu blogo (krom la mia). Tie kolektiĝis jenaj ekzemploj:
Vjetnamoj nomas motorciklon "honda", kiu estas firmao en Japanio.
Rumanoj nomas sportoŝuojn "adidas", kiu estas internacia firmao, i.a. en Germanio.

Dankon pro via komento!

Jes, ja. Tiajn ekzemplojn mi povas abunde provizi, ĉefe pri varmarkoj. Ekz., la vorto "paĉuli" estas jam sinonimo de malmultekosta kaj malprestiĝa parfumo, sed origine estis firmao kiu produktis specifan parfumon (odoraĉan!)

La originalaĵo de tiu kuba elturniĝo, estas la mikso de nacieco en la populara nomo.

Jen la mikso de nacieco en la japana: populara nomo por rafinita tritika faruno estas meriken-ko, nome 'amerika faruno' ĉe ni.

cxiuokaze Esperanto povas alproprigi la vorton "spam-o", cxar oni povas diri (kaj diras) ke gxi signifas Sen-Petaj Auxtomataj Mesagxoj.

Publicar un comentario en la entrada