Ĥora renkontiĝo kun premioj
Pasintan sabaton 12an de novembro, mia ĥoro Voĉensemblo 21a Jarcento (Ve21aJ) partoprenis ĥor-konkurson en vilaĝo Cocentaina [kosentajna], kiu situas en provinco de Alakanto, en la sudoriento de Hispanujo. Nu, pri mia ĥoro mi jam blogis antaŭe.
La konkurso eniris sian 25an realiĝon, kaj ĝi estas ege defia! Fakte, ĝin partoprenas nur tri ĥoroj el la tuta lando, elektitaj el amasanombraj sinproponantoj; do, partopreno en la konkurso jam estas premio! Ĉi-okaze venis, krom ni, valencia kaj eŭska ĥoroj. En la foto videblas mia ĥoro, en la scenejo dum la konkurso (ni vicis la duan).
Ĉiu ĥoro devis kanti devigan partituron kaj poste liberan programon ĝis maksimume 40 minutoj entute. La deviga kanto estis komponita por la evento far du el la organizantoj kaj titoliĝas Cor al cor. Tre bela, ankaŭ la valencia teksto; krome, la titolo estas bela vortludo ĉar "cor" signifas kaj "koro" kaj "ĥoro" en la valencia lingvo; do Kor' al ĥor' povus esti la traduko. Ni prezentis tre riskan kaj nekutiman programon, farĉitan je avangardaj partituroj kie parolo, perkuto, efektoj estas same gravaj kiel kanto mem, kiu foje estas ne harmonia, eĉ disonanca. Por scivolemuloj, jen la programo:
- Cor al cor, M.N. Pascual & J.R. Sellés - [deviga]
- Psalmo 100, F. Mendelssohn
- Con nostalgia Egea [kun nostalgio Egea], J. Busto
- A la luna le falta un lucero [al luno mankas lumastro], J. Alcaraz
- Sinfonietta, J.W. Hawel
- Quisiera [mi volus], R. Valera
- Kasar mie la gaji [la tero lacas], A. Grau
- Agur [adiaŭ], M.A. Martín-Lladó
La publiko reagis varmege al tiu anticipe malfacila programo. Do, montriĝis ke avangarda muziko povas kaŭzi favoran impreson al ĉiaspeca publiko. Fakte, ni gajnis apartan premion pro la balotoj de la ĉeestantoj (194 balotoj el 290)! Tamen, la ĵuria decido aljuĝis al ni la duan premion kaj al la eŭska ĥoro, nomata Hodeiertz [hodejerc], la unuan; sed la poent-diferenco estis malgranda: Ve21aJ, 24,1 kaj Hodeiertz, 25,49 (el maksimume 30). En la foto, ni huraas la ĵurian deklaron.
Ĉar la eŭska ĥoro laste vicis, ni povis spekti ĝian sursceniĝon. Nu, belega! La eŭskaj ĥoroj famas kiel la plej bonaj el la tuta lando, kaj fakte Hodeiertz fortege apogis tiun antaŭjuĝon: kristalaj voĉoj bele kuniĝantaj, bonega agordemo, precizaj ekkantadoj... ni jam konstatis en tiu momento ke ili estos malfacile venkeblaj! Tamen, evidentiĝis kelkaj mankoj kiuj esperigis nin venki: ilia ludado de deviga muziko estis tre glata, preskaŭ sennuanca; ilia ĝenerala ludado estis iom tia: bela sed esprimomanka; la viraj voĉoj (ĉefe basoj) iomete perdiĝis...
Sed, nu! Vivo estas tia. Ili venkis, plenmerite ĉar ni sendube ankaŭ neperfektis, kaj ni tamen multe kontentis pro la reago de la publiko, pro ties aparta premio, pro la dua premio... ni preskaŭ reagis kiel venkintoj! Poste, la ĝenerala komento de organizantoj estis ke ni signis mejloŝtonon en la konkurso pro nia avangarda kaj defia programo kiu entuziasmis la publikon. La publika premio estis rutine aljuĝita al venkinto dum la lastaj 7 jaroj, sed ni rompis tiun tradicion. Krome, la komponisto de la deviga muzikpeco konfirmis ke ĝia ludado far ni estis la plej bona.
Poste venis bankedo, sed eble mi blogos poste pri ĝi. Provizore, jen pliaj bildoj de la tuta afero.
Gratulon, kara!
Venontfoje en Madrido
Toño
Afiŝita de
Anónimo |
10:55 PM