Pomego paperos
Ĉi tiame, jam ĉiuj esperantistoj devas scii, ke la fosto de nia lingvo kun permeso de Fundamento la grandega verko Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, skribata kaj prizorgata de Bertilo Wennergren, baldaŭ aperos en libra vestaĵo. Ĝis nun, PMEG estis (kaj plu estos) libere alirebla kiel HTML-paĝo kaj PDF-dokumento.
Multaj ĝoje celebris tiun novaĵon, kaj pluraj pli ankaŭ celebros. Min tamen ne tiom multe efikis ilia feliĉo, ĉar mi kredeble neniam legos PMEG-on sur papero, krom eventualaj foliumadoj dum vizitoj al klubaj bibliotekoj aŭ libroservoj. Tiaj verkoj, laŭ mi, multe pli valoras en cifereca formato ol en papera. Jen la avantaĝoj de cifereca formato:
- Eblas traŝerci la tekston por vortoj kaj frazoj, per simpla formulilo.
- La enhavo estas interligita: per musklako oni iras la dezirata pluinformo. PMEG estas tre bone interligita, kaj tion perdos la papera versio.
- La enhavo estas akurate aktualigata, male al papera versio kiu ŝtoniĝas. Kromefiko de tiu ŝtoniĝo estas la emo konsideri ĝustaj, aferojn jam ŝanĝitajn en la cifereca versio.
- La koŝmaro de preseraroj tute forestas. Se entute ekzistas tajperaroj aŭ misortografiaĵoj, simpla atentigo al aŭtoro korektas la misojn en horoj.
Fronte al tiuj avantaĝoj de elektronika versio, la adeptoj de libroj elstarigas ties porteblecon kontraste al rigideco de tablokomputiloj, eĉ tekkomputiloj. Mi respondus, ke manlibro, kia PMEG, plejofte necesas ĝuste laborante ĉe komputiloj; kaj, mi aldonus nun, ke eblas porti facile PMEG-on en modernaj poŝkomputiloj, eĉ pli porteblaj kaj enpoŝigeblaj ol libroj. Mi enkomputiligis PMEG-on en mian poŝkomputilon tute kontentige!
Mi demandis al Jorge Camacho, dum li zorgadis pri la eldono de siaj lastaj poemaroj Saturno kaj Celakantoj, kial li ne unue publikigis la poemojn ie en la reto kaj li respondis: libroj libru!. En tiu ĉi okazo pri PMEG, mi dirus reciproke: manlibroj ciferecu!, sen malpermeso kompreneble de tradicia formato.
Dankon pro viaj interesaj cerbumoj pri PMEG! Mi bone komprenas vian preferadon de cifereca formo, sed mi tamen scias, ke multaj preferas legi tiajn aferojn kiel PMEG surpapere.
Estos interese finfine ekscii, kiom da homoj aĉetos paperan version de libro senkoste havebla en cifereca formo.
Afiŝita de
Bertilo |
4:31 PM
Ne dankinde, Bertilo. Kiam mi havos iom pli da tempo, mi plu diskutos kun kelkajn erojn de PMEG (jen unu, rapide: ĉu via uzo de "korekta" estas "ĝusta"? ;-))
Pri la taŭgeco de papera versio, Ken Miner trafe aldonis plian favoran kialon: propagando!
Tamen, li mem mencias eblan misefikon: kial diable lingvo kies gramatiko havas leĝende nur 16 regulojn, bezonas 700 paĝojn por priskribi ilin?
Serioze, mi vere ŝatus legi analizon pri diferencoj inter PMEG kaj similcela verko de iu ajn nacia lingvo. Kaj malkovri kial esperanto bezonas tiom multaj paĝoj!
Afiŝita de
Manolo |
12:38 AM
Pri la multpaĝeco de PMEG kaj ankaŭ de PAG, oni povas longe cerbumi.
Laŭ mi oni ne povas simple kompari paĝonombrojn sen atenti la enhavon. Ŝajnas al mi, ke PMEG kaj PAG priskribas Esperanton multe pli profunde ol ordinaraj gramatikoj priskribas siajn respektivajn naciajn lingvojn. En PMEG multloke mi traktas (eĉ formikofikas) freneze fajnajn detalojn, pri kies respondaĵoj en naciaj lingvoj oni simple ne trovas klarigojn ie ajn.
En PMEG estas ekz. detalaj klarigoj pri pli-malpli ĉiuj uzoj de absolute ĉiuj rolvortetoj (prepozicioj) de Esperanto. Ion tian mi neniam vidis en gramatiko pri alia lingvo.
Kaj krome en PMEG svarmas ekzemploj, multe pli multaj (kaj multe pli ampleksaj) ol averaĝe - laŭ mia opinio.
Afiŝita de
Bertilo |
3:31 PM
Jes, tian klarigon mi atendis.
Mia propra respondo estas ke gramatiko de esperanto havas diversajn tavolojn:
1) La 16 reguloj, kiujn mi pensas ja vera regularo, malsame al multaj kiuj opinias ilin lamaj.
2) Detala gramatiko, kiu solvas la ĉefajn ambiguecojn ne solvitajn de la 16 reguloj.
3) Tradicia lingvouzado, kiu solvas logikecajn konfliktojn inter reguloj per normoj foje raciaj (kiam racion eblas apliki) kaj foje kapricaj aŭ sekvantaj iun ajn nacilingvan kutimon.
Do, PMEG celas klare la lastan tavolon. Ĝi ne estas strikte nur manlibro pri gramatikaĵoj sed ankaŭ pri lingvouzado.
Eble ni propagancele prezentu tiel PMEG-on.
Afiŝita de
Manolo |
12:52 AM
"Do, PMEG celas klare la lastan tavolon. Ĝi ne estas strikte nur manlibro pri gramatikaĵoj sed ankaŭ pri lingvouzado."
Tute prave.
Afiŝita de
Bertilo |
4:33 AM