« Komenco | Pomego paperos » | Naski reĝidon... » | Viando, skatoloj kaj lingvo » | Dia buŝ' parolas al Bush » | Vivgutoj » | Eklipso kaj desegno » | Sen vortoj » | Nova vizaĝo » | Triopa jubileo » | Ringa Majstro » 

2005-11-09 

Tiuj francoj frenezas!

La lastaj okazintaĵoj en Francujo pripensigas min, kaj mi supozas ĉiujn. Kvankam mi ne havas difinitan opinion —ĉefe pro manko de fidinda informo—, jen kelkaj rapidaj cerbumadoj.

La ĵurnalistaj kliŝaĵoj parolas pri senesperaj homoj kiuj loĝas en sub-kvartaloj, pri izoligo de idoj de iamaj enmigrintoj en rilato al laborpostenoj... Tamen, la bruligantoj kaj arestitoj estas plej ofte knaboj sub-15jaraj! Kaj la ekstremaj rimedoj pri deviga enhejmiĝo celas ĝuste tiu-aĝajn bubojn! Kian laborpostenon celas 15-jaraĝa knabo?

En Valencio, antaŭ kelkaj jaroj, ekestis tre simila fenomeno: vandalaj bandoj bruligadis aŭtojn ŝajne senprovoke kaj senkiale. Poste montriĝis, ke la bandanoj estis subleĝ-aĝaj knaboj, ofte el riĉa soci-tavolo, kiujn ni nomas "filoj de paĉjo" (do, "trodorlotitaj knaboj").

Ĉu la kaŭzo povus esti simple, amaso da nekontentaj tro dorlotitaj knaboj? Kiam oni havas ĉion, ne ekzistas io alstrebinda, kaj sekve ĉiu celo aspektas morna. Kaj sinrenutrata vandalismo estas tre malfacile bremsebla.

Nu, iel ajn, kiam oni arestas subleĝ-aĝajn homojn, ĉiam ekestas maljustaĵo: karcer-punota estu nepre ne ili, sed ties gepatroj, pro nerespondeca edukado. Ne estas devige naski idojn, sed se naski, oni alprenu la alligitan respondecon kiel gepatro.