Impona vortaro je unu musklako
Antaŭ tri jaroj aperis la vortaro kiun kovis dum siaj lastaj jaroj la bedaŭrinde frue mortinta Fernando de Diego: la Granda Vortaro Hispana-Esperanto (GVHE). La verko, brik-forma kaj PIV-aspekta, imponas pro sia grandiozeco, precizeco, pezo kaj relative modesta prezo.
Estas du novaĵoj pri GVHE. La malbona: la eldono elĉerpiĝis kaj la eldonisto, Liven Dek, planas revizii eraretojn kaj poluri detalojn antaŭ ol reeldoni ĝin; do, atendado nepras.
Sed la alia novaĵo ne estas bona... estas bonega! La GVHE ĵus aperis rete, danke al Hispana E-Federacio (HEF) kaj ties retej-administranto (kaj prezidinto) Miguel Ángel Sancho, kiun helpis de alia hispana aktivulo José Rodríguez. Jen la retadreso: http://www.esperanto-es.net/diccionario/.
La prezento estas simpla interfaco kie la uzulo povas demandi pri kapvorto (nepre hispana, ĉar temas pri unudirecta vortaro) aŭ serĉi en la difinoj (kaj do, eblas serĉi esperanto-vorton). Tiu reta versio kunhavas la ĉefan trajton de la papera versio, nome, ke la frazeologio estas "plurhispana", do ĝi kalkulas pri diversaj variantoj de la hispana lingvo.
Des pli ĝojige, samideano Pablo Busto ĵus kreis serĉilon por la fasado de Fajrovulpo. Bedaŭrinde ĝi fuŝas la akcentitajn literojn; sed kredeble Pablo aŭ iu alia riparos ĝin.
Kia bonŝanco por hispanlingvaj esperantistoj!
Kvankam mi ne estas hispanlingva kaj bedaurinde ne scipovas tiun lingvon sed la novajxo estis ege gxojiga. Dankon pro la informo.
Afiŝita de
becxjo |
6:29 PM
Jen tre imitinda iniciato.
Afiŝita de
Bertilo |
2:03 AM
Koran dankon al Hispana E-Federacio pro ilia iniciato.
Por ke ne-hispanlingvanoj utiligu la vortaron: Majstro - http://www.majstro.com/index.html - tradukas el multaj lingvoj al la hispana. Amike, Mike.
Afiŝita de
Anónimo |
2:40 AM
Dankon pro la novaĵo. Mi kopiis ĝin en nia listo Esperanto en Kolombio:
Mesaĝo 6424
Afiŝita de
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS |
11:58 PM
Dankon al ĉiuj pro la komentoj.
Luis, kompreneble vi rajtas (eĉ devas...) disvastigi la novaĵon.
Afiŝita de
Manolo |
1:03 AM
Dankegon al tiuj laboremuloj Miguel Ángel Sancho kaj José Rodríguez !! Mi ĉi-matene pasigis horon esplorante la vortaron. Ĝi tre helpos min, ĉar mi ofte, per speco de "triangulado", povas per alilingvaj vortaroj trovi plej ĝustajn esperantigojn. HEF rajtas al tre speciala fiereco pro tiu atingo.
Ken Miner
Afiŝita de
Anónimo |
5:24 PM
equitable lawfully laptop liaison nomenclature poland fdas commitment companys spouse receipt
lolikneri havaqatsu
Afiŝita de
Anónimo |
10:55 AM
Hey,
When ever I surf on web I come to this website[url=http://www.weightrapidloss.com/lose-10-pounds-in-2-weeks-quick-weight-loss-tips].[/url]bitakoro.blogspot.com is filled with quality info. Frankly speaking we really do not pay attention towards our health. Are you really serious about your weight?. Research points that almost 80% of all U.S. adults are either obese or overweight[url=http://www.weightrapidloss.com/lose-10-pounds-in-2-weeks-quick-weight-loss-tips].[/url] Hence if you're one of these individuals, you're not alone. In fact, most of us need to lose a few pounds once in a while to get sexy and perfect six pack abs. Now next question is how you can achive quick weight loss? [url=http://www.weightrapidloss.com/lose-10-pounds-in-2-weeks-quick-weight-loss-tips]Quick weight loss[/url] is not like piece of cake. Some improvement in of daily activity can help us in losing weight quickly.
About me: I am webmaster of [url=http://www.weightrapidloss.com/lose-10-pounds-in-2-weeks-quick-weight-loss-tips]Quick weight loss tips[/url]. I am also mentor who can help you lose weight quickly. If you do not want to go under difficult training program than you may also try [url=http://www.weightrapidloss.com/acai-berry-for-quick-weight-loss]Acai Berry[/url] or [url=http://www.weightrapidloss.com/colon-cleanse-for-weight-loss]Colon Cleansing[/url] for quick weight loss.
Afiŝita de
Anónimo |
12:13 PM