Transloĝiĝo
Tiu ĉi estas la lasta artikolo de bitakoro sub la servado de 'blogspot' per la teĥnologio de 'blogger'. Tion mi jam avertis! Ekde nun, por legi la blogon bonvole krozu al jena nova retadreso:
Mi petas ke vi aktualigu viajn ligilojn, privatajn kaj publikajn.
Kial ŝanĝi? Nu, estas pluraj kialoj. Ĉio komenciĝis tuj post la lasta aktualigo de la fasono, tiun kiun vi vidas, nigrofonan. Tuj evidentiĝis ke la legebleco malpliboniĝis pro la forta kontrasto, sed dum plurmonata silento mi eĉ ne pensis pri mia blogo. Reveninte, mi planis ŝanĝon nur de la fasono. Sed la iom komplika maniero fari tion (konservante la nunan flankan informon), kaj la sperto atingita dum mia laboro kiel retejestro de mia edzino kaj mia ĥoro, kuraĝigis min paŝi iom pli antaŭen.
La nova bitakoro estas eldonata pere de PHPa programo nomata sNews, kiu tre similas al aliaj blogiloj aŭ eldoniloj (teĥnike, "Enhav-Mastrumaj Sistemoj") kiaj Word Press, Movable Type, ktp. La avantaĝo de sNews troviĝas en tio ke ĝi estas treege simpla kaj por instalado (temas pri nur unu dosiero!) kaj por modifado kaj vartado. Krome, oni povas tre facile esperantigi la interfacon, ĝi estas tute sendependa de la fasono (teĥnike, la fasono prezentiĝas per stilfolioj; vi povas adapti kiun ajn stilfolion al la prezento; kaj stilfolioj estas facile kaj senpage rikolteblaj tra la reto), mi havas pli naturan kontrolon pri bildoj kaj, ĝenerale, kiu ajn ero de la blogo... Nu estas pluraj avantaĝoj.
En la novan blogon, mi metis ĉiujn artikolojn ekde oktobro kaj kelkajn de la komenco; mi planas transafiŝi la plej interesajn artikolojn, sed iom post iom. Bedaŭrinde, reafiŝado la komentojn estas tro peza laboro, do mi lasos ilin ĉi tie. Tiun ĉi retejon principe mi ne fermos.
Do, mi esperas ke vi ĝuu la novan bitakoron. Bv. laŭeble kaj nespame diskonigi la novan retadreson.
Etiquetas: blogo




